Apogo al la alvoko por UN-reformo

HeKo 435 8-C, 3 maj 10

Kongrue al la orientiĝoj esprimitaj dum la parlamenta sesio en Bruselo (julio 2008) kaj konforme al la konstituciaj povoj, hodiaŭ la Konsulo subskribis nome de la Esperanta Civito la Alvokon de la kampanjo por la starigo de parlamenta UN-asembleo.

Kvankam la Alvoko mem (disponebla en 28 lingvoj, inkluzive de esperanto) ne alfrontas la ĉefan demandon de la reprezentado de la popoloj sen naciŝtato, la Konsulo opinias ke necesas fari unuan paŝon direkte al la reformo de Unuiĝintaj Nacioj, kaj ke ĉi tiu kongruas kun la interesoj de la esperanta popolo.

Samtempe, aplikante pli fruan decidon de la Kapitulo, la Konsulo ĵus atingis ke la Esperanta Civito estu akceptita kiel oficiala observanto ĉe la baldaŭa 10a Ĝenerala Asembleo de la Organizo de la Nereprezentitaj Popoloj. Unuafoje la flago de Esperantio ĉeestos en ĉi tiu kunveno, kie interalie estas reprezentata ankaŭ Dalai-Lama. La esperantan delegacion gvidos la Konsulo mem.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.