Argentino sinkas, dum verda orkestreto muzikas

HeKo 563 4-A, 31 jul 14

Dum UEA kongresas en bonaera hotelo, zorgante pro la konstantaj malkresko de la membraro kaj asocia deficito, la mondo ĉirkaŭ ĝi estas eksplodanta. Ne temas nur pri la multaj forgesataj militoj (neglektataj ankaŭ ĉe UEA, iam kandidato al la pac-Nobelo), sed pri la financa krizo en Argentino.

La sudamerika lando revenis al la katastrofa situacio de 2001. La fama kreditriska klasagentejo “Standard and Poor’s” ĵus deklaris Argentinon selekte nepagopova. Tio signifas ke la ŝtato ne kapablas pagi, almenaŭ parte, siajn ŝuldojn pro la publikaj biloj. Tio rezultas el procesa konflikto en Usono. La bonaera borso tuj poste falis je pli ol kvin procentoj kaj la argentinaj publikaj valorpaperoj je preskaŭ dek du procentoj.

Estas malfacile prognozi la evoluon de la situacio dum la venontaj tagoj, eĉ horoj. Se emociaj faktoroj influos, oni povos konkludi ke bedaŭrinde ĉi-jare UK alportis grandan misŝancon al la gastiganta lando, kaj futbale kaj finance. Sed kiom konscias pri la ĉirkaŭa mondo, la UEA-kongresanaro revanta pri la “fina venko”? Ŝajnas ke neniom, laŭ la alvenantaj raportoj. Kvazaŭ en granda sinkanta ŝipo verda orkestreto plu muzikus…

Se reveni al la realo: malantaŭ la nuna krizo situas Usono. Tio certe ne stimulas bonajn rilatojn inter Bonaero kaj la anglosaksa civilizo, kun kiu multaj finkalkuloj ŝvebas (precipe kun Britio, kontraŭ kiu Argentino militis en 1982 dum tri monatoj). Ĉu iu prezidinto de UEA senpolvigos la strategion de Tyresö, kontraŭ la angla(lingva) imperiismo?


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.