Arkivita la leĝopropono pri reprezentaj donacoj

HeKo 456 5-C, 5 okt 10

La senata sesio en Landerono (18 aŭgusto 2010) decidis prokrasti la aprobon de la leĝopropono pri reprezentaj donacoj, konfidante al triopa komisiono (Martinelli kaj Trifonĉovski por la majoritato, Holevitch por la opozicio) la taskon profundigi la temon kaj perfektigi la tekston, submetotan al la venonta senata sesio.

La komisiono efektive kunvenis jam la 19an de aŭgusto, sed tuj poste sen. Perla Martinelli komunikis sian retiriĝon el la komisiono mem. Tial ke tri estas la minimuma membronombro por la ekzisto de la komisiono, la komisiono ne plu ekzistis.

La Konsulo interpretis tion kiel reprenon de la leĝopropono mem, kiu tiel estas forstrekita el la tagordo de la Senato. Se tamen iu el la grupestroj petus, ke ĝi plu estu diskutata, ĝi ree enirus la agendon de senataj laboroj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.