ARKONES sukcesis kaj plu vivos

HeKo 691 9-A, 30 sep 18

“Mi partoprenis multajn bone organizitajn ARtaj KONfrontoj en ESperanto, sed la ĵusa (21-23 septembro 2018 en Poznano) estis la plej bone organizita” deklaras Anjo Amika, kiu ĝojas ĉar “dum la fermo oni anoncis la decidon daŭrigi la aranĝon ankaŭ dum la venontaj jaroj.”

La evento omaĝis al la memoro de la organizinto, Pawel Janowczik, tro frue mortinta. Sekvis la festeno pro la sesdekjariĝo de Pola Esperanto-Junularo, kun invito al granda torto. La historion de PEJ koncize resumis Tobiasz Kuisiowski kaj Tomasz Szymula.

La plej vizitata arta programero estis la kolektiva koncerto de JeLe, Zuzana, Anjo Amika, jOmO kaj Georgo Handzlik, por trankvila nokto tuj post la koncerto de jama bardo sen barbo, kaj nun senbarba trobadoro.

La nemuzika programo proponis interalie prelegon de Barbara Pietrzak: “Iom pri la lingva esperanto-kulturo. Ŝi forte kritikis la lingvaĵojn de diversaj UEA-estraranoj, citante misojn el iliaj komunikoj al la legantoj. Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov prezentis sian libron “Nia diligenta kolegaro”. Ok el la ducent diligentuloj ĉeestis fizike kaj estis omaĝitaj sur la podio. Fine, Roman Dobrzynski enkondukis la pollingvan filmon de Wajda “Pan Tadeusz”, kongrue al la centa datreveno de la publikigo de “Sinjoro Tadeo” per la traduko de Antoni Grabowski.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.