Asembleo 2007 de la Esperanta PEN

HeKo 329 7-B, 8 maj 07

La Esperanta PEN-Centro havos sian ordinaran Asembleon en Ĉaŭdefono 22 aŭgusto 2007. En la tagordo plej rimarkindaj estas la punktoj pri la aranĝoj en 2008 kaj la elektoj de la novaj Komitato kaj revizoroj.

Rilate al la dua, pretas rekandidatiĝi c-anoj Giorgio Silfer kaj Ljubomir Trifonĉovski. Rilate al la unua, gravas la partopreno de esperanta delegacio en la unua internacia kongreso de literaturaj tradukistoj (WALTIC) kaj la organizo de eŭropa PEN-konferenco en Svislando.

La esperanta centro, kvankam malgranda kaj malriĉa, estas tre aktiva kadre de PEN Internacia, pli ol multaj reprezentantaj eĉ gravajn literaturojn. Fakte nia PEN-centro estas efika ambasadoro de la esperanta literaturo, kaj ĝia vicprezidanto, c-ano Silfer, unu el la plej aŭskultataj delegitoj en la monda asembleo.

Ĉi-jare en Dakaro la PEN-mondkongreson partoprenos gec-anoj Marie-France Conde Rey, Gbeglo Koffi, Perla Martinelli kaj Giorgio Silfer.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.