Asembleoj de paktintoj en 2013

HeKo 526 7-B, 21 feb 13

Kompletiĝas la kalendaro de la jarkunvenoj 2013 de transnaciaj establoj aliĝintaj al la Pakto por la Esperanta Civito.

Jam okazis, fine de januaro, la asembleo de Kultura Centro Esperantista, prezidata de sen. Giorgio Silfer. Ĉi-semajnfine kunvenos en Ĉaŭdefono, ĉe la (unusola en Svislando) Esperanto-Domo, Kooperativo de Literatura Foiro, prezidata de c-ano Marc Hiltbrand.

Esperanta Naturamikaro (la resurektinta naturamika asocio, ĵus akceptita en Naturfreunde Internationale) jarkunvenos en Malago ĉe la Esperanto-Domo la 1an de marto, sub la prezido de sen. Julio Herrero.

Esperanta PEN-Centro, prezidata de c-ano Bertil Nilsson, havos sian ordinaran asembleon en Budapeŝto la 23an de majo ĉe la salono de Landa Fremdlingva Biblioteko, kie tuj poste disvolviĝos ĝia literatura kafejo, kunlabore kun Fajszi Amika Rondo, kunordigata de c-ano György Nanovfszky, ankaŭ paktinta establo.

Feminisma Esperanta Movado, prezidata de sen. Marie-France Conde Rey, asembleos en Ĉaŭdefono ĉe la Esperanto-Domo la 13an de julio, koincide kun la 4a Ateliero pri redakta kreivo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.