Ateliero pri frazeologia tradukado ĉe KCE

HeKo 875 1-B, 26 maj 25

Daŭrigante la tradicion de la kursoj pri beletra tradukarto, d-ino Perla Martinelli gvidos atelieron pri frazeologia tradukado en Kultura Centro Esperantista, 13-19 aŭgusto 2025 — minimuma lingva nivelo: B2 laŭ LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito. 

Temas pri larĝigo de la studo kaj uzo de la Esperanta Proverbaro, sed ne limigita al paremiologia intereso. Ni alfrontos konkrete frazojn oftajn en multaj lingvoj, parole kaj skribe, sed subite mankantajn en esperanto, aŭ mistradukitajn. Ekzemple: Last but not least; Tizio, Caio e Sempronio (Fulano, Mengano y Zutano; Every Tom, Dick and Harry; ktp). 

Kiel vi povas konstati, ni ĝuos frazeologian komparon: tial ne gravas via denaska aŭ eduka lingvo. Venu kun kolekto da frazoj kies traduko vin turmentas/is! Por aliĝo: ĉi tie aŭ tra kce [ĉe] esperantio [punkto] net (kce[at]esperantio[dot]net)

(kce)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.