Baldaŭ prespreta la franclingva PEN-kajero

HeKo 656 7-B, 6 sep 17

Ĉi-monate estos finita la redaktado de la informa PEN-kajero pri nia literaturo, en la franca lingvo, kiu poste utilos kiel matrico por la versioj en la kastilia kaj en la angla. Ĝi ampleksos sesdekon da paĝoj en formato A5, simile al numero de “Literatura Foiro”: ankaŭ la arkitekturo de la presaĵo memorigos nian ĉefan kulturan revuon.

La provizora titolo eble iom longas, sed ĝi paŭsas tiun de similaj broŝuroj (ekzemple pri la kultura historio de la slovenoj): “Bref aperçu de l’histoire culturelle de la communauté espérantophone et du peuple espérantien”. La enhavo artikiĝas en ses ĉapitroj plus la biogramoj de la PEN-membroj.

Jen la titoloj de la ĉapitroj:
1887-1921: berceau slave et belle époque
1921-1937: Budapest la capital
1937-1952: persécutions et résurrection
1952-1970: l’époque de Montevideo 
1970-1993: le jeune âge de la maturité 
après 1993: reconnue mais pas révolue 

La ĉapitrojn riĉigas multaj glosoj kaj notoj, praktike ĉiupaĝe: nur la unua ĉapitro enhavas tridekon, ekzemple. Ilin kompletigas historiaj mapoj.

La aŭtoroj, Giorgio Silfer kaj Marie-France Conde Rey, elektis preface dulingvan tekston, kun frazo verkita de L. L. Zamenhof en januaro 1901.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.