Baltiaj Esperanto-Tagoj 2016 en Litovio

HeKo 582 6-A, 14 okt 15

Adv. Povilas Jegorovas, la ĉefa organizanto de Baltiaj Esperanto-Tagoj en Birštonas (Litovio), 2-10 julio 2016, anoncas la partoprenon de pluraj interesaj intelektuloj.

Prelegos Petras Čeliauskas pri litova lingvo kaj kulturo, Aleksander Korĵenkov pri eminentaj esperantistoj laŭ preparata libro “Nia diligenta kolegaro”, Osmo Buller kiel emerito de eminenta asocio. Krome Tomasz Chmielik gvidos kurson pri nia literaturo.

Intervenos ankaŭ Renato Corsetti, Aleksandr Melnikov, Ilona Koutny, Zbigniew Galor, Barbara Pietrzak, Krzysztof Sliwinski, Roman Dobrzynski.

Koncertos JoMo, Ĵomart kaj Nataŝa, Mikaelo Bronŝtejn, Paŭlo Moĵajev, ensemblo ASORTI, la plej famaj ensembloj de litova urbo Birštonas.


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.