Bartek festparoladis en Budapeŝto

HeKo 464 6-B, 19 dec 10

Sen. Anna Bartek festparoladis en Budapeŝto, okaze de la Tago de la Esperanta Kulturo. Kiel artistino, Anjo Amika prezentis ankaŭ diversajn kantojn, akompanate de Perlo Miela (Gyöngyi Mézes). Aldoniĝis kantoj verkitaj de Klára Mikola kaj László Garamvölgyi, interprete de László Garamvölgyi kaj Perlo Miela.

La Zamenhofan feston, en la Domo de Nacioj,  malfermis c-ano Imre Szabó, prezidanto de Hungaria Esperanto-Asocio, per saluto al la ĉeestantoj, kaj deklamante la poemon de L. L. Zamenhof “Preĝo sub la verda standardo”.

En sia relative longa festparolado sen. Bartek pritraktis la unuajn jardekojn de la esperanto-komunumo, emfazante la filozofiajn kaj religiajn sintenojn de Zamenhof.

Post la festeno, la partoprenantoj kune iris al la busto de Zamenhof meti florkronon. La skulptaĵo situas en la Esperanto-parko, en la dua distrikto de Budapeŝto, proksime al la Elizabeta ponto.

(fonto: DB)

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.