Belaj donacoj ĉe la naturamika Zamenhof-Tago

HeKo 897 2-A, 16 dec 25

Aparte agrabla estis la festo okaze de la Tago de la Esperanta Kulturo, pasintan dimanĉon en la naturamika Esperanto-Domo: aldone al la amika etoso kaj la frandindaj kukoj, tri belaj donacoj ĝojigis la ĉeestantojn, pere de anoncoj.

La unua estas tuta skatolo kun uzitaj ŝuoj por futbalo, kiujn la teamo de Malago donacas al ENa kaj al Afrika Esperanto-Instituto por la teamo gvidata de c-ano Ramazani en urbo Uvira (Kongolando), Sur la verda kamizolo de ĉi tiu teamo, konsistanta el lernantoj de nia lingvo, estas skribite ESPERANTO.

La dua estas la anonco ke en februaro okazos intensiva esperanto-kurso, gvidata de c-ano Giorgio Silfer: la lecionoj disvolviĝos posttagmeze, dum kvin tagoj sinsekve, paralele al liaj matenaj lekcioj okaze de la semajno inaŭguranta la duan semestron de la kurso pri literaturo, ĉe la Esplora Instituto de Esperantologio.

La tria estas dosiero ankoraŭ malfermota, sur kies kovrilo videblas bildo de ĵokero. La dosieron sen. Manuela Blanco malfermos dum la venonta kunsido de la Kapitulo, ĉar temas pri ambicia, konsorcia projekto, kun la bezonata partopreno de la Civita banko.

La naturamika Esperanto-Domo ricevadas gastojn tra la tuta jaro, sed ĝi estos fermita de la 22a de decembro ĝis la 6a de januaro.

— ENa-sekretario

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.