Belartaj Konkurso helpas redukti deficiton

HeKo 686 9-A, 5 aug 18

La juĝkomisionoj de la Belartaj Konkursoj 2018 ŝparigis al UEA ĉirkaŭ mil tricent eŭrojn, ne aljuĝante premiojn en diversaj branĉoj, precipe poezio (neniun entute!), teatro kaj eseo (nur po unu): ondo ne aldonita al la maro de pli ol cent kvardek mil eŭroj buĝetitaj kiel deficito en Roterdamo.
La manko de premioj ne kongruas kun la kvanto da partoprenintoj: ekzemple por poezio alvenis kvindeko da kontribuoj, kaj sur fono morne funebra (kvazaŭ tabulo el malhela granito) jam en aprilo 2018 legeblis jena afiŝo (originala interpunkcio): “En 2018 la nombro de [sic] verkoj, partoprenantaj en la Belartaj Konkursoj de UEA, estas la plej granda en la lastaj 30 jaroj!”.
Lastatempe tiun konkurson karakterizas teknikaj eraroj: eble la plej grava estis la asigno de premio al Jorge Camacho, kiu laŭ la regularo ne rajtis partopreni — tial Suso Moinhos proteste rezignis pri sia premio. Ĉi-jare la severecon de la komisionanoj kompensis la malseriozeco de la oficiala gazetara komuniko (subskribita de la konkursa sekretario, Miguel Gutiérrez Adúriz), kiu interalie eliminis la nomon de Giulio Cappa kiel juĝanto en la proza branĉo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.