Benczik pri Szilágyi en la budapeŝta literatura kafejo

HeKo 672 4-B, 15 feb 18

Sub la aŭspicio de Esperanta PEN-Centro la 44a literatura kafejo disvolviĝis hodiaŭ ĉe la legacio de la Esperanta Civito, zorge de Fajszi Amika Rondo. Gastis d-ro Vilmos Benczik, kiu per lumbildoj riĉigis prezenton pri Ferenc Szilágyi (pseŭdonime FerSil), okaze de la kvindeka datreveno de ties forpaso.

D-ro Benczik emfazis pri “Poemaro el Hungarlando” (1929) kaj “Trans la fabeloceano” (1932) ke ili enhavas felietonojn, ne novelojn. Ambaŭ verkojn eldonis Hungarlanda Esperanto-Societo.

Alia tre traktata verko estis “Dek du poetoj” (1934), kie situas ok poemoj de Szilágyi. La antologieton eldonis Literatura Mondo, kun kiu la svediĝonta hungaro kunlaboris, ĝis la definitiva elmigro norden.

Laŭ konkludo de la preleganto, Ferenc Szilágyi estis altkvalita ĵurnalisto, pli ol literaturisto. Tion plej atestus lia ĉefredaktado de “Norda Prismo” (1955-1967).

La sekva literatura kafejo okazos 22 marto 2018, samloke. Gastos József Horváth pri la germana klasikaĵo “Miĥaelo Kohlhaas” de Heinrich von Kleist, samtempulo de Goethe kaj Schiller.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.