Bertil Nilsson nova PEN-prezidanto

HeKo 484 5-B, 5 jun 11

Esperanta PEN-Centro havas novan prezidanton, elektitan de la Asembleo kunveninta en Milano 3 junio 2011: sen. Bertil Nilsson. Literatura tradukisto, redaktoro kaj publicisto, Bertil Nilsson anstataŭas Perla Martinelli, fine de ŝia trijara mandato.

La Asembleo konfirmis c-anon György Nanovfszky kiel vicprezidanton, kaj sen. Ljubomir Trifonĉovski kiel sekretarion. Revizoroj restas c-ano Georgi Mihalkov kaj s-ro Venelin Mitev.

En la diversaj PEN-komitatoj niaj delegitoj estas: György Nanovfszky kaj Giorgio Silfer (verkistoj por la paco); Giorgio Silfer kaj Bertil Nilsson (lingvaj rajtoj kaj tradukarto); Perla Martinelli kaj Marie-France Conde Rey (verkistinoj). Krome, s-ino Chiara Macconi estis komisiita reprezenti la Esperanto-Centron kiel ekstera membro ĉe la Verkistoj en prizono.

En la PEN-mondkongreso 2011 niaj reprezentantoj estos c-anoj György Nanovfszky kaj Zlatoje Martinov.

La Asembleo kondolencis pro la morto de sia membro Leen Deij, kaj akceptis du novajn membrojn: c-anoj Carlo Minnaja kaj Armando Zecchin.

Estis decidita la kunlaboro, kun eventuala aliĝo, al la Eŭropa Konsilio de la Verkistoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.