Blas Infante, federismo, esperanto

HeKo 542 7-C, 28 okt 13

La idealo de (mond)federismo, ĝia renkonto kun la esperantismo kaj la lecionoj de pioniroj kiel Blas Infante, Edmond Privat kaj Giuseppe Mazzini estos pritraktataj dum transnacia kolokvo en la prestiĝa sidejo de Fondumo Blas Infante, en Sevilo 16 decembro 2013, ekde 10h00, kadre de la Tagoj de la Esperanta Kulturo en Andaluzio.

La kolokvo artikiĝos laŭ tri prelegoj kun debato. Parolos adv. Pedro Ruiz-Berdejo, vicprezidanto de la fondumo; d-ino Perla Martinelli, kiu verkis gravan disertacion pri Edmond Privat; prof. Giorgio Silfer, fakulo pri Giuseppe Mazzini kaj lia eŭropa federismo. Prezidos la Konsulo de la Esperanta Civito, Marie-France Conde Rey.

La Esperanta Civito estas la plej grava ekzemplo de aplikata federismo en Esperantio. Tial interalie ĝi estis invitita al la mondkongreso pri federismo en Svislando, 2005. Blas Infante, kiu mem favoris esperanton, meritas la atenton de la Esperantianoj, kaj ĝenerale liaj ideoj meritus pli da atento en la mondo.

La kolokvo disvolviĝos en du lingvoj (esperanto kaj kastilia) kaj estos malfermita al la publiko.

Legu pli en “Heroldo de Esperanto”


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.