Boldurescu delegitino por la Naturamika Junularo

HeKo 699 6-B, 11 jan 19

La sekretario de Esperanta Naturamikaro, c-ino Perla Martinelli, komunikas ke, post mallonga prepara staĝo en Romo, la 22-jaraĝa Valentina Boldurescu estas konfirmita kiel delegito de ENa ĉe la Naturamika Junularo (IYNF).

Por tiu ofico necesas persono kun flua kono pri la angla kaj kun diplomatia sintenado: ambaŭ ecojn havas f-ino Boldurescu. Ŝian formadon plu mentoros c-ano Giorgio Silfer, laŭbezone.

La unua tasko kadre de ŝia ofico konsistos el la partopreno en internacia seminario de IYNF, okazonta en Rigo fine de marto 2019.

Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.