Bone evoluas la unua EIE-kurso pri lingvistiko

HeKo 917 8-B, 19 aŭg 26

Prof. d-ino Ilona Koutny komencis hieraŭ la inaŭguran semajnon de la unua kurso pri esperanta lingvistiko organizita de Esplora Instituto de Esperantologio, transnacia feria altlernejo registrita en Svedio, sed ĉi-jare disvolvanta sian didaktikan aktivecon ĉe Kultura Centro Esperantista en Svislando.

Post la unua tago dediĉita al fonetiko, la dua okupis sep gestudentojn (plejparte edukitajn en la itala lingvo) per morfologio. La docentino interalie frontis la nodon de la kategorieco de la radikoj, laŭ la teorio de Kálmán Kalocsay, oficialigita de la Akademio de Esperanto sed kontestita de István Szerdahelyi ekde 1974, per artikoloj en “Literatura Foiro” kaj poste la broŝuro “Vorto kaj vortelemento en esperanto”, eldonita de KCE. La teorio havas ankoraŭ nuntempajn subtenantojn (ekzemple Klaus Schubert) kaj drastajn kontraŭulojn (ekzemple Giorgio Silfer); ĝi estas unu el la tri sciencaj motivoj de la ne akademianiĝo de ĉi-lasta. 

La kurso daŭros en fizika alesto dum tuta semajno kaj telematike dum tuta semestro. Morgaŭ kunvenos la Komitato de EIE kune kun la docentaro, por decidi interalie pri la programo de la akademia jaro 2027/28 kaj pri grava projekto ene de Skandinava Esperanto-Domo.

— EIE-Komitato
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.