Bone fartas "Literatura Foiro" - 295, oktobro 2018

HeKo 691 4-B, 25 sep 18

Estas presata la oktobra nomero (295) de la revuo “Literatura Foiro”, redaktata en Eŭropo kun valoraj kontribuoj ankaŭ el aliaj kontinentoj. Krom la akurateco, rimarkindaj estas la femina partopreno, la kreskinta paĝokvanto, la grafiko kaj evidente la enhavo.

La kovrilo (ellaborita de Gábor Deák Jahn) anoncas la ĉefartikolon, dediĉitan al “La Tragedio de l” Homo”, en la serio de niaj ĉefverkoj en la traduka ĝenro: Giorgio Silfer eseas pri la dramo de Imre Madách, la du tradukoj de Kalocsay (kun filologia komparo), la najbara verko de Baghy, la influo al niaj literatoroj, de Szathmári ĝis Auld. Alia eseo, de Fernando Pita, kupliĝas al la temaro, analizante la rilatojn inter tradukado kaj lingvistiko.

Prozan specimenon el alia lingvo liveras Zlatoje Martinov per “Kainurbo” de la serba Nenad Petroviĉ, kaj Vejdo per fragmento el romano de la ĉina Shen Chong Wen. Originalan rakonton “Ora Cervo” proponas Julian Modest kaj per la krokizo “Salono por frenezuloj” debutas en LF Giuseppe Campolo. Poezie kontribuis Raita Pyhälä, Tiberio Madonna, Zlatko Tiŝljar kaj Ivaniĉka Maĝarova.

Ne nur poetinoj: Ana Velasco invitas al socia artikolo “La mizera nupto de Tánatos kaj Eros”, Perla Martinelli recenzas la britan filmon “Sufragetoj”. Abundas librorecenzoj: la plej gravaj el la plumoj de Carlo Minnaja pri poemaro de Miguel Fernandez, de Gonçalo Neves pri “Aliroj al Esperanto”, de Giorgio Silfer pri “Historio de UEA”. Pri nia historio intervenas ankaŭ Nicola Minnaja per danteska komentario kaj Davide Astori per eseo pri René de Saussure.

Ne mankas paĝoj pri jubileoj: pri la fino de la unua mondmilito antaŭ cent jaroj (Wally du Temple kaj Rex Murphy) kaj pri la forpaso de Tibor Sekelj antaŭ tridek jaroj (Djordje Dragojloviĉ). Vi trovos valorajn informojn pri la kultura vivo en Esperantio, ne legeblajn en movadaj gazetoj, kaj epiloge eĉ polemikan leteron de Vinko Oŝlak pri artikolo de Marie-France Conde Rey inspirita de Simone Veil.

La revuo estas mendebla ankaŭ tra nia redakcio. Posedas, eldonas kaj administras LF-koop. Ĉefredaktas Zlatoje Martinov, kun la asisto de Perla Martinelli. Ilin helpas specifaj redaktoroj kaj teknikaj kunlaborantoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.