Britio jam secesias per la pasportoj

HeKo 706 3-E, 7 apr 19

La indiko pri Eŭropa Unio malaperis de la britaj pasportoj eldonataj ekde la 30a de marto, la tago post la planita eliro el EU. La koloro restis la bordoza, sed estas planata la reveno al la mara bluo de la antaŭa jarcento.

Ĉu ankaŭ la internaj indikoj en pli ol dudek lingvoj malaperis en la nova eldonaĵo? Reciproke, la EU-landoj devus forigi en siaj pasportoj ĉiun indikon en la angla, rezulte de la secesio.

La britaj aŭtoritatoj precizigis ke la malnovaj pasportoj (kun la indiko “European Union” kaj la uzo de aliaj lingvoj) daŭre validas.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.