Budapeŝto en la kerno de la Civita konsorcio

HeKo 777 5-B, 6 dec 21

Dum la lastaj semajnoj de 2021 Budapeŝto situis en la kerno de niaj establoj. Fajszi Amika Rondo rekomencis regulan okazigon de literaturaj kafejoj, sub la aŭspicio de la Esperanta PEN. Ĉi-lasta interesiĝis pri la eldono de la franca versio de “Vojaĝo al Kazohinio” de Sandor Szathmari.

En la orienta legacio ekis la staĝo de c-ino Alieva, kiu daŭros kelkajn monatojn. La formado inkluzivas la preparon al la redaktado de paĝoj pri la nuna Esperantio en orienteŭropa landoj, en “Heroldo de Esperanto”, kiu survojas al ofta sespaĝeco, ĉiam en formato A3.

Alia revuo ricevis apartan atenton: la ĉefredaktoro de “Literatura Foiro”, c-ino Perla Martinelli, perfektiĝis pri la uzo de Indesign ĉe informadika firmao. La periodaĵo transiros al nova enpaĝiga programo, forlasante PageMaker. Ĉi-lastan daŭre uzos HdE, ĉar ĝin ne eldonas LF-koop, sed KCE.

C-ano Giorgio Silfer studas en Budapeŝto dokumentojn utilajn por eseoj pri “Literatura Mondo” (fondita en 1922), al kiu estos dediĉitaj la ĉefartikoloj en la nova jarkolekto.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.