Bunta naturamikaro en Grindelvaldo

HeKo 305 4-B, 7 jul 06
Naturamikoj el ses landoj (inkluzive de Japanio) partoprenos en la semajno organizita de Kultura Centro Esperantista en Grindelvaldo, 11-15 julio 2006. En la plej pitoreska loko de la svisa Alparo, la grupo ekskursos sub la kompetenta gvido de c-ano Francisko Degoul al diversaj celoj.

Jam la kvaran jaron sinsekve KCE organizas sian Naturamikan Semajnon. La programo, same kiel la partoprenantaro, ĉiujare parte ŝanĝiĝas.

Eblas ankoraŭ aliĝi, tra KCE aŭ nia pakto [ĉe] esperantio [punkto] net (redakcio).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.