Carlo Minnaja pri la esperanta literaturo

HeKo 539 8-A, 16 sep 13

Laŭ afabla peto de la aŭtoro, ni forigas liajn interesajn opiniojn pri la esperanta literaturo.

Kiu deziras, tiu povas legi ilin en la origina fonto, kie fakte ili trovus pli ekvilibran reliefon pro la apudeco de la menciita intervjuo, kvankam samtempe ili perdus pro la apudeco de alies malaltkvalitaj komentarioj (kiuj apenaŭ koncernas tiun intervjuon). Dankon cetere pro lia pozitiva takso pri HeKo.

La konsidero de c-ano Minnaja aludita de Zamenhofologo koncernas pamfleton ne menciitan en la intervjuo mem, sed en ies komentario.

La redakcio esprimas sian plenan solidarecon al la aŭtoro, pro insultoj ricevitaj el Jorge Camacho Cordón en diversaj datoj, laste tra LibFol.

Komentoj

Zamenhofologo

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 13h56

En sia komentario ĉe LibFol, prof. d-ro Carlo Minnaja skribis: “Kaj mi ŝatus vidi kiuj estus la reagoj de la verkinto de “la M. kaj Martinelli” se sub la masko noveleska oni prifikus lian edzinon anstataŭ aliesan”. Vidinte la portreton de Klara Zilbernik juna kaj tiun de la edzino de la verkinto de “la Majstro kaj Martinelli”, mi opinias ke nek majstro Zamenhof nek magistro Camacho elmetis sin al risko… Notu bone, ke Jorge Camacho (kies kromnomon “la Madrida mopso” mi trovas tre sprita) devus fieri pri tia komparo al Zamenhof mem.

Redakcio

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 13h56

La supra komentario estas evidente masklisma, sed tial kongrua pri la menciita pamfleto. Krome, rangegaligon de Camacho al Zamenhof ĝis nun neniu eĉ kuraĝis pensi!

Redakcio

31a Okt 2019 Ĵaŭ - 13h57

En posta komentario Jorge Camacho (ĉefministro de la Esperanta Respubliko) tre ofende apostrofis c-anon Minnaja, kiu replikis tiel: “Ĉiuokaze, la lastan frazon de s-ro Camacho mi aldonis al la dosiero pri li por eventuale estonta utiligo, se necese, protekte al la prestiĝo kiun mi havas en mia oficiala ŝtata rolo en mia lando kaj internacie. Mi jam atentigis lin antaŭ jaroj, ke liaj publikaj insultoj estas delikto laŭ ĉiulandaj juroj, ke laŭ la itala juro ankaŭ la redaktoro kunrespondecas (tre freŝaj verdiktoj tiuteme en Italio) kaj ke nenies pacienco estas senfina.”

Kalle Kniivilä poste forigis tiun kamaĉan komentarion, laŭ peto de c-ano Minnaja mem, sed sen agnosko pri sia delikta kunresponso.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.