Komence de majo, danke al invito de s-ro Okuwaki Toshiomi, la vickonsulo pri informado, c-ano Giacomo Comincini, estis inter la partoprenantoj en du festotagoj por Oomoto: la 4an, en Kameoko, por celebri la 70an datrevenon de Deguchi Kurenai; kaj la 5an, en Ajabeo, okaze de la ĉiujara Granda Printempa Festivalo (Miroku Taisai).
Dum ĉi-lasta evento, Comincini salutis la Spiritan Gvidantinon kaj transdonis al ŝi donacon nome de la Kapitulo. Temis fakte pri la unua oficiala renkontiĝo inter vickonsulo kaj s-ino Deguchi ekde 2008, kiam vizitis la kansajajn ĉefstabejojn de Oomoto la karmemora c-ino Marie France Conde Rey. S-ino Deguchi, kiu gvidis komunan preĝon por monda paco garnita de vortoj en nia lingvo, ricevis afable la omaĝon de la esperanta delegacio. Ĉeestis fakte ankaŭ Mónika Molnár, omaĝita per Premio Deguĉi de UEA pasintjare.
Al la oomota stabo iras la dankemon de la gasto, kiu gvidite de ĝiaj aktivuloj vizitis ankaŭ la najbaran Kioton, antikvan ĉefurbon de la regno. La amikaj rilatoj kun Oomoto, ĉefe danke al la eo-branĉo Esperanto-Populariga Asocio, intensiĝos en la venontaj monatoj, pro la japana loĝado de la vickonsulo.