Civitanoj en ARKONES 2011

HeKo 492 5-B, 5 okt 11

ARtaj KONfrontoj en ESperanto (ARKONES), 23-25 septembro 2011 en Poznano, estis karakterizita de la kontribuoj de almenaŭ tri intelektuloj kaj artistoj kun la esperanta civitaneco.

C-ano Tomasz Chmielik prelegis pri la jida muziko. Interalie li rakontis al ni, en kiuj cirkonstancoj li sukcesis realigi la libron + kompaktan diskon “Kantoj de Mordehaj Gebirtig en Esperanto.” Krome, kun Robert Kaminski li prelegis pri “Stato kaj perspektivoj de la instruado de Esperanto en Pollando”.

Nia kara Jarlo Martelmonto prezentis ege interesan spektaklon: AL, SUB, DE, kun la kontribuoj de Solotronik kaj Lu Wunsch-Rolshoven.

Al la jam tradicia “Miela Vespero” kontribuis Anjo Amika, Zuzana Kornicka kaj la junulara teatra grupo el Bjalistoko.

Dimanĉon matene, paralele okazis du ege interesaj prelegoj: de c-ano Tomasz Chmielik pri Mia Stelo, libro de Felicja Raszkin-Nowak,  kaj de s-ro Jefim Zajdman pri Raul Wallenberg, forgesitaj esperanto-pioniroj kaj sekretaj servoj.

Je tagmezo komenciĝis la koncerto de Anjo Amika, kiu prezentis du tute novajn kantojn en Esperanto, apud la repertuaro laŭ la enhavo de Bela Revo. La sukceso estis grandega. Tuj post la koncerto ŝi estis reinvitita al la sekvontjara ARKONES. Anjo donis intervjuon al la retradio “Varsovia Vento”. La kantoj estis surbendigitaj de alia redaktoro, Barbara Pietrzak, kiu estas la redaktoro de la Esperanto-retradio, kiu bonŝance funkcias danke al Barbara kaj al ŝiaj kunlaborantinoj.

]

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.