Civitoj en la monda kulturheredo

HeKo 394 4-C, 27 jun 09

La Esperanta Civito alportas la bonan ŝancon al la lokoj kun kiuj ĝi estas historie plej ligita: Ĉaŭdefono pro la fondo de la Pakto, Sabloneto pro la promulgo de la Konstitucia Ĉarto, Loklo pro la unua parlamenta sesio (kaj la plej nombraj senataj sesioj). Ili ĉiuj estas nun enskribitaj en la Monda Kulturheredaĵo de Unesko.

Se pri Sabbioneta la decido okazis antaŭ kvar jaroj, pri La Chaux-de-Fonds kaj la najbara Le Locle la decido estis alprenita hodiaŭ, en Sevilo, la ĉefurbo de Andaluzio (kaj, vidu la kazon, Andaluzia Esperanto-Unuiĝo delonge aliĝis al la Pakto por la Esperanta Civito).

Ekzistas rekta kongruo inter tiuj urboj, kvankam profunde malsamaj. Se vi vizitos la konstantan ekspozicion pri la idealaj civitoj en la franca Ĵuraso, vi trovos la plastikan reprodukton kaj de Sabloneto, ideala renesanca civito, kaj de Ĉaŭdefono, ideala moderna civito. Kaj ne temas nur pri la urbanisma koncepto: Ĉaŭdefono (arte konsiderinda ene de la secesia stilo antaŭ jarcento) estas unika ekzemplo de industria urbo kiu kreskis sen eksplodo, sen poluo (danke al la specifeco de la horloĝindustrio) kaj sen aneksado de la kamparo. Ĝi estas unika ekzemplo de sukcesinta industria urbo el urbanisma kaj ekologia vidpunkto.

(Giorgio Silfer)

Legu la tutan artikolon en LF kaj HdE

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.