Conde Rey nova prezidanto de LF-koop

HeKo 677 4-B, 17 apr 18

Laŭ decido alprenita de la ĝenerala Asembleo antaŭ tri jaroj, post c-ino Perla Martinelli la kooperativon prezidos c-ino Marie-France Conde Rey, por la mandato 2018-20.

Temas pri la sola ebla decido okaze de la Asembleo de la 15a de aprilo 2018, ĉar ĝi ne estis kvoruma. Konsekvence ĉiu okupos sian postenon (escepte de la interŝanĝo Martinelli-Conde Rey) ĝis la venonta Asembleo. Tio estas interalie la kazo de c-ano Zlatoje Martinov, kies ĉefredaktado de “Literatura Foiro” longiĝas je unu jaro, anstataŭ tri.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.