Corsetti dominas en la UEA-komitato

HeKo 362 1-A, 19 jul 08

Venis el Afriko la unusola voĉo en la Komitato de UEA kontraŭ la agadraporto kaj la financa raporto 2007. La togolanda komitatano, c-ano Koffi Gbeglo, en la hodiaŭa sesio de la Komitato detale kritikis la afrikan strategion de Universala Esperanto-Asocio, kaj fine malaprobis la raportojn de la Estraro.

Ke la voĉo de Afriko trafas la neglekton de la gvida UEA-instanco, konfirmas la rezulto de la baloto por la elekta komisiono (tre grava ĉenero en la sovetieca elektosistemo kiu karakterizas la asocion). La ĉefa akuzito fare de Koffi Gbeglo, nome prezidinto Renato Corsetti, estis elektita per 44 voĉoj el 50. Sekvis du kandidatoj kiuj lastatempe pli ol unu fojon paŭtis kontraŭ Gbeglo en la komitata diskutlisto: Lusi Harmon kaj Ileana Schrøder (po 34 voĉoj). Sensignifaj la procentoj de la ceteraj kandidatoj. La meza aĝo de la nova elekta komisiono proksimas al 70 jaroj.

La sukceso de Renato Corsetti pruvas ankaŭ la politikan solidarecon (aŭ indiferenton) en UEA pri liaj starpunktoj ne nur rilate al Afriko: ekzemple, lia ĝisosta pekinismo en la Tibeta problemo kaj lia defendo pri la patronado de Francisco Franco en la madrida UK.

Similan sukceson d-ro Corsetti spertis ankaŭ la pasintan septembron, ĉe la elektoj por la Konsilio de Itala Esperanto-Federacio. Jam tiam estis konataj kaj liaj mensogoj pri Afriko kaj liaj pordiktaturaj inklinoj. Evidente aŭ ili ne gravas aŭ ili eĉ plaĉas al la averaĝa UEA-aktivulo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.