Ĉu esperanta solvo por la interslava milito?

HeKo 871 7-E, 26 apr 25

La milito post la agreso al Ukrajno daŭras jam pli ol tri jarojn. Neniu el la du partioj povas venki, nur daŭrigi ĝin en la iluzio ne malvenki sen honoro. La daŭrigo povas signifi riski trian mondmiliton. Ukrajno eliros el la konflikto pli malriĉa kaj detruita. Ĉu eblas haltigi la konflikton?

Kiel Esperantiano mi proponus simplan solvon: nek Kievo reakiru la teritoriojn sub rusa okupacio, nek Moskvo gardu ilin por si. Ekestu nova ŝtato, ampleksanta Krimeon kaj la “respublikojn” de Donecko kaj Lugansko, ekster Ukrajno kaj Rusio. Praktike io simila al dua Belorusio. La milito ĉesu kaj Ukrajno (fakte nun vere Ukrainio) faru kion ĝi volas, en aŭ ekster NATO kaj Eŭropa Unio.

Per tiu solvo la naciistoj el ambaŭ etnoj (ukraina kaj rusa) povus luli sin per la espero atingi por si pli favoran tempon, akirinte la garantion de kompleta geopolitika sekureco por Kievo kaj de ne hontiga rezulto por Moskvo.

La demando pri la raraj ercoj ŝajnas falsa demando, ĉar jam de jaroj eksterlandaj kompanioj rajtas aĉeti terenojn en Ukrajno, kaj laŭ iu statistiko la plejmulto de la ukrajna teritorio (ekster la rusa okupacio) estas jam vendita.

(Giorgio Silfer)

Komentoj

c-ano Marek Bamberski

26a Apr 2025 Sab - 16h38

Laŭ la plej novaj taksoj de usonaj militfakuloj, unu miliono kaj ducent miloj da ukrainaj soldatoj jam mortis. Jes, mortigitaj, ne vunditaj. En Eŭropo la amaskomunikiloj ne diras eĉ unu vorton pri tio. Totala cenzuro kaj silento. Eŭropa Unio kaj la naciista-cionista reĝimo de Zelensky pretas batali ĝis la lasta ukraino, kaj poste probable ĝis la lasta polo… Ĉiu, kiu ne parolas pri tiu problemo, kontribuas al la plilongigo de la milito kaj la morto de milionoj da homoj.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.