Ĉu LTSEC havos D-diplomon?

HeKo 584 9-B, 12 nov 15

La sola lingva ekzamenaro pri esperanto plene aplikanta la Komunan Eŭropan Framon de Referenco (do kun ses niveloj, kaj ne nur tri) baldaŭ antaŭvidos sepan diplomon, pri LSP -Language Special Purpose, tradukita al Lingve Specifa Praktiko.

Tion almenaŭ diskutos la Komitato de Kultura Centro Esperantista, komisiita pri la administrado de LTSEC, LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito, laŭ direktivo Muhlemann, aprobita en 2006 en Ĉaŭdefono fare de la Forumo, interalie per la voĉo de la paktinta establo Meksika Esperanto-Federacio, reprezentita de c-ano Luis Raudòn.

“La LSP-diplomo, aŭ D-nivelo, rezultos el lingvotestado pri faka uzo. La unuaj fakoj pri kiuj sentiĝas bezono, lige kun la ekspansio de la Civita strukturo, estas juro kaj financo” diras c-ano Giorgio Silfer. Efektive estas planata unuafoje kurso pri retoriko en la Esperanto-Domo de Svislando, prepare al tiom alta nivelo. “La propono de KCE, se formaligita, estos submetita al la aprobo de la Forumo venontjare” precizigas c-ino Perla Martinelli, vickonsulo pri klerigado.

La propono konkretiĝas sekve de la 47a Konferenco de ALTE (Asocio de LingvoTestistoj Eŭropaj), okazanta en Peruĝo (Italio) 11-13 novembro 2015, kie KCE reprezentas nian lingvon, partoprenante per sia oficiala delegacio ankaŭ la laborgrupon pri enmigrintoj.

Legu pli en Heroldo de Esperanto

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.