Ĉu TEJO paŭtas al Eŭropa Unio?

HeKo 700 3-A, 19 jan 19

La Komitato de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo malakceptis dokumenton pri la “politika pozicio” de TEJO rilate Eŭropan Union, dum sia ĵusa kunveno apud Berlino. Poris nur sep komitatanoj, sin detenis naŭ, kontraŭis dek. Praktike la estraro (el kiu fontis la dokumento) troviĝis en malplimulto.

La dokumento estis deklaro el tri alineoj. La unua agnoskas la ekziston de “eŭropa identeco”. En la dua tamen “TEJO ne havas starpunkton pri kio difinas la eŭropan identecon”. Ĝi nur agnoskas, ke “vaste akceptitaj partoj de eŭropaj identecoj estas aktiva akceptado de homaj rajtoj, demokratio, juroŝtato kiel protektataj de la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj kaj la Kortumo de Eŭropa Unio”.

La tria alineo, titolita “Ĉu TEJO subtenas Eŭropan Union?”, donis pli firman respondon, efektive jesan, pro la “konkreta kontribuo de Eŭropa Unio por internaciaj moviĝoj kaj por neformala edukado”. Implica danko pro la financado al TEJO fare de EU-instancoj.

La negativa voĉdono indikas la malfortecon de pli eŭropisma tendenco ene de la esperanto-junularo. Estus interese vidi kiel TEJO pozicius sin rilate al Unuiĝintaj Nacioj, organizo multe pli kritikinda ol Eŭropa Unio mem. Se TEJO kohere malaprobus deklaron favoran al UN, ĝi devus klarigi kiel ĝi situas rilate la oficialajn UNoismon kaj Uneskismon de UEA. Se ĝi aprobus deklaron favoran al UN kaj Unesko, ĝi devus klarigi kial ĝi trovas UNon malpli riproĉinda ol EU.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.