La buĝeto 2026 publikigita de la Universala donas surprizajn informojn: ĉe la oficistaro, la oficeja domo, la eldonaĵoj, kiuj estas parto de la kostoj; sed ankaŭ ĉe la rimedoj – el tiu buĝeto oni deduktas ke en 2026 okazos nek vendo nek transloko, kvankam UEA anoncis la vendon de Nieuwe Binnenweg 176, vakigota ĝis aprilo 2026 plej malfrue.
La buĝeto antaŭvidas neniom por la vakigo, inkluzive de la kostoj pro la migro de la libroservo (kien? tion devus precizigi alia raporto ol la financa). Ĉu vere la domo estas vendita?
La eldonaĵoj antaŭvidas nek jarlibron (lakone indikitan per “forfalis”) nek aliajn presaĵojn, krom du periodaj: la asocia organo kaj “Kontakto”. Ili ambaŭ ŝajnas terure deficitaj: la socikultura revuo de la Junulara alportus 3.500 eŭrojn pro abonoj (se jara abono tarifas 30, devus esti 117 prognozitaj abonantoj), dum ĝi kostus entute 11.300. Pri revuo “Esperanto” la enspezo estus nur 1.200 (eĉ ne plu kolektivaj abonoj) kontraŭ 53.900 da elspezo.
Samtempe, la kosto de la oficistaro ege kreskas: 142 miloj en 2023, 170 miloj en 2024, 185 miloj en 2025 (buĝete), 231 miloj en 2026. Certe ekzistas subvencioj por ekvilibrigi tiuj sumojn; ili kaŝiĝas inter “diversaj”, kiuj sume egalas al 40 miloj en 2023, 50 miloj en 2024, 78 miloj en 2025 (buĝete), 85 miloj en 2026. Do nur malpli ol triono de la minusoj.
Por la Universala Kongreso la buĝeto montras forte ondan profit-linion: 23 miloj en 2023, 15 miloj en 2024 (Aruŝo), 25 miloj en 2025, 30 miloj en 2026.
Buĝetoj ne utilas por diagnozi precize la staton de entrepreno: nur la definitivaj spezkalkuloj estus fidindaj. Sed almenaŭ ili donas indikon pri la intencoj: UEA ne intencus translokiĝi en 2026.
Komentoj
23a Nov 2025 Dim - 22h45
Tre detala analizo. Tamen, kiam la esperantistaro aŭ almenaŭ la Senato kaj la Forumo vidos buĝeton kaj spezkalkulon de la Civito mem? Kiun povon havas Parlamento, kiu ne rajtas decidi sian propran buĝeton, ekzemple por la vojaĝkostoj al parlamenta sesio?
24a Nov 2025 Lun - 00h10
La Esperanta Civito ne havas financan raporton, ĉar ĝi nur subsiduas al la paktintaj establoj. Ekzemple, pri la kostoj kaj rimedoj de direktivo Mühlemann vi devas rigardi en la spezkalkulo de KCE, al kiu estas adjudikita la tuta lingvotesta sistemo. Malgranda realaĵo estas la registra kaj la kvestoraj kontoj. Aliaj instancoj (Lingva Komitato de Esperantio, Kongresa Buroo, legacioj) funkcias praktike senkoste. Buralistoj kaj deĵorantoj havas kontraktojn kun paktintoj, kiuj pagas iliajn gratifikojn, eĉ se ili aktivas ankaŭ por la Civito. La Civita banko estas aparta establo, kun la jura personeco de fondumo, je la servo de la esperanta popolo, sub la kontrolo de Svisa Konfederacio ekde 2010; pli frue (kaj eble ankoraŭ en futuro, por eviti fiskan premon) ĝi estis ne fondumo sed fonduso, tiam rekte dependa de la Konsulo. La nemoveblaĵoj apartenas al paktintoj, kaj tial eniras iliajn bilancojn; esceptas la Skandinava Esperanto-Domo, aĉetita de Pro Esperanto antaŭ du monatoj kontraŭ dudek svedaj kronoj kaj tre probable asignota al la Esplora Instituto de Esperantologio, kiam ĝi estos fondita kaj registrita en Svedio.
30a Nov 2025 Dim - 22h05
La Estraro de UEA ĵus anoncis al la Komitato ke la aĉetonto ne sukcesis pagi la garantiaĵon, tial la vendo ne plu estas certa. Aliaj interesatoj ne estas.
Aldonu komenton