De Kartezio ĝis Onfray

HeKo 445 7-A, 22 jul 10

“Esperanto proponas vivi lingvon universalan, kosmopolitan, tutmondan, konstruitan sur la malfermiteco, la akceptemo, la mensa plivastiĝo; ĝi volas ke finiĝu la malbeno de la lingvokonfuzo kaj ke alvenu idiomo kapabla plenigi la fosaĵon de la miskomprenemo inter la popoloj; ĝi proponas konkretan koncepton de la geografio kiel antitezon al la religio de la teritorio; ĝi vetas pri la Esto kiel genealogio de sia ontologio kaj ne pri la Havo; ĝi estas la aŭguro de nova Perikla Grekio por la homaro tuta ­ ĉar estis greko kiu ajn parolis greke: oni loĝis lingvon pli ol teritorion — ­ ĝi estas la sendia prometea volo ne “egaligi la diojn”, sed ne bezoni ilin, por pruvi ke estas la homoj kiuj faras la historion, kaj ne male.”

La supra traduko de ak. kaj LK-anino Perla Martinelli redonas la vortojn de la franca filozofo Michel Onfray, aperintajn en “Le Monde” 10 julio 2010. La penso de ĉi tiu valora franca intelektulo sonas raŭmisme, kvankam li apenaŭ konus Esperantion (li estis en kontakto kun la eldona SAT-kooperativo).

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.