De konfederacio al federacio, aŭ morto

HeKo 763 1-E, 9 maj 21

(Pan)eŭropismo naskiĝis multe pli frue ol Eŭropa Unio, kies komencon oni celebras hodiaŭ, per la 71a datreveno de la deklaro Schuman. Ekde la 1950aj la aspiro al eŭropa unuiĝo progresis paralele al la ekzisto de armea alianco (NATO) kaj al la firmiĝo de interŝtata (ne internacia) malperfekta konfederacio.

En tiu paraleleco ekestis diverĝoj, el kiuj la plej traŭmata manifestiĝis per la secesio de Britio. Nun oni sin demandas ĉu EU plu daŭros, kaj precipe ĉu eŭropismo bezonas fosi alian sulkon. La sulko de Eŭropa Unio kondukas al efektiva federacio: tion pruvas ĝuste la brita secesio. La krizoj pro la pandemio konsistigas plian gravan teston pri la vivopovo de EU. Ni ne scias kiam la procezo de la unuiĝo havos veran relanĉon, sed ni certas ke nur efektiva federisma reformo savos la Union kaj rekongruigos ĝin kun la aspiroj de la sinceraj eŭropistoj.

Per la programo Erasmus Plus kaj aliaj financaj kanaloj EU kuplis al si la internaciajn junularajn organizojn (interalie la esperantistan) en Eŭropo: ili pretervivas danke al EU-subvencioj. La financataj organizoj aŭtomate simpatias kaj eĉ favoras Eŭropan Union. Estus bonvena ilia kontribuo por la federisma reformo de EU, sed ni ne havas grandan esperon pri tio iliaflanke.

(Giorgio Silfer)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.