De la Norda maro al la Danuba areo

HeKo 740 9-A, 16 auĝ 20

Kvankam neniu formale definitiva decido okazis ĝis nun, laŭ la raporto de la financa komisiono starigita antaŭ jaro (prezidata de d-ro Renato Corsetti) kaj la ĵusaj koncernaj komentoj de la Estraro (prezidata de prof. Duncan Charters), la Universala preparus sin al translokiĝo de Roterdamo al Aŭstrio kaj Slovakio.

La biblioteko kaj la historia arkivo de la Asocio migrus al IEMW en Vieno, dum la oficejo mem ekfunkcius en urbo Nitra, pli-malpli interkonsente kun la privata entrepreno (kaj junulara societo) E@I (kies unusola oficiala dungito estas s-ro Petro Balaz).

Ne ekzistas same klara orientiĝo pri la sorto de la libroservo, sed konante la evoluon de la ekonomia mutacio en orienta Eŭropo (fojfoje UEA ŝajnas la lasta soveteske inspirita respubliko) oni ne ekskludu ke la nuna duontempa libroservestro, post baldaŭaj emeritiĝo kaj reveno al la patrolando, koketus per la ideo tie krei sian propran negocon…

Pri la nemoveblaĵoj mem la indikoj ŝajnas favoraj al vendo: per tio finiĝus la nederlanda epoko de UEA, kvankam probable la jura sidejo restos en Roterdamo, almenaŭ dum plia tempeto.

Tamen la plej grava (kaj por la gvidantaro danĝera) novaĵo estas la kroĉiĝo al la informadika panaceo, kvazaŭ dogma kredo: per grandioza retejo, telematika platformo ktp savi la asocion. Temas pri ekstreme riska veto, kiu jam kostis sepdek mil eŭrojn sen kontentiga rezulto, krome sub la damokla glavo de proksima limdato. Bondeziron, ĉiukaze.
 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.