De Zamenhof ĝis la Manifesto

HeKo 405 7-A, 8 okt 09

Itala Esperanto-Federacio ĵus eldonis itallingvan verkon de c-ano prof. Carlo Minnaja: “Le grandi personalità dell’Unesco: Lazzaro Ludovico Zamenhof”. Temas pri 300-paĝa antologio, kun du enkondukaj eseoj, trideko da tekstoj (inkluzive ĉiujn festparoladojn), kvin poeziaĵoj, plus apendice la manifestoj de Prago kaj de Raŭmo.

Kunlaboris Davide Astori, Elvia Belluco, Giuseppe Castelli, Giordano Formizzi, Silvia Garnero, Federico Gobbo, Michela Lipari kaj Giorgio Silfer. Teknika redakto de Michela Lipari kaj Riccardo Natale Pinori.

La zamenhofologia novaĵo estas tre digna kontribuo okaze de la jubilea Zamenhof-jaro.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.