Debato en ARKONES: kiu post William Auld?

HeKo 311 6-A, 4 okt 06

“La kandidatigo de William Auld por la literatura Nobel-premio estis la plej granda propaganda kampanjo pri nia lingvo dum la lastaj dek jaroj, kampanjo efektivigita danke al la kunlaboro de Esperanta PEN-Centro kaj EVA.”

“La investitaj niaj fortoj donis siajn rezultojn: la aŭtoritataj literaturaj rondoj en PEN Internacia kaj tiuj en la koridoroj de la prestiĝa Nobel-komitato eksciis ke la preskaŭ 120-jara E-literaturo eĉ povas superi nacilingvajn literaturojn kun tradicioj de pluraj jarcentoj. Tamen antaŭ ol respondi la demandon “Kiu post Auld por la Nobel-premio?” necesas respondi la demandon “Kio en nia literaturo kaj kulturo post Auld?”. Ĉiukaze la kandidatigo de William Auld por la Nobel-premio unuigis intelektulojn kun diversaj konceptoj pri la evoluo de la E-kulturo, do jen unu plia kontribuo de Auld por Nia Afero.”

Tiel Ljubomir Trifonĉovski, sekretario de la Esperanta PEN-Centro kaj ĉefredaktoro de Literatura Foiro, konkludis la debaton pri “William Auld kaj E-kulturo” kadre de la 22a ARKONES okazinta en Poznano (Pollando) 29 sep — 1 okt 06. La debaton kontribuis ankaŭ John Wells, Aleksander Korĵenkov, Lidia Ligeza, Tomasz Chmielik, Zbigniew Galor, István Ertl, Michel Duc Goninaz.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.