Debato inter prezidantoj en SAT-kongreso

HeKo 394 5-A, 29 jun 09

De la 23a ĝis la 25a de julio 2009 Probal Dasgupta, prezidanto de UEA, partoprenos en la 82a SAT-Kongreso [en Milano]. Estas planita por la 23a de julio posttagmezeme debato inter li kaj la prezidanto de SAT Jacques Schram pri la temo: “Ĉu ankoraŭ aktualas distingi inter per- kaj por-esperanta asocio?”

Al la 82a monda SAT-kongreso ĝis nun aliĝis 62 personoj.

(fonto: c-ano Andrea Montagner)




Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.