Dekamerono plu tradukota

HeKo 540 4-B, 22 sep 13

La 700-jara jubileo de la naskiĝo de Giovanni Boccaccio revivigis en d-ino Perla Martinelli la emon daŭrigi la tradukon de la Dekamerono, kies unuaj tri tagoj, do tridek noveloj, aperis ĉe LF-koop en 1993, danke al ŝia kunlaboro kun prof. Gaston Waringhien.

“Mi ne intencas traduki la ceterajn sepdek novelojn, sed selekti la plej interesajn” diras c-ino Martinelli. “Kelkaj estas jam tradukitaj, el la diversaj restantaj tagoj, almenaŭ parte: ili estas deko. Necesas repreni la fadenon.”

Ne ĉiuj noveloj de Dekamerono havis la saman ŝancon, sur internacia nivelo. Verŝajne la plej fama estas la deka de la deka tago, do la centa, la lasta. “Kie la retorikaj normoj devigas loki la plej bonajn aferojn” (Senile XVII, 3) rimarkis jam Francesco Petrarca. Temas pri la historio de Grizelda, kiu eltenas la frenezan masklismon de sia edzo kaj tiel fariĝas modelo de perfekta edzino, laŭ mezepoka kriterio.

La selektado farota de Perla Martinelli ne baziĝos nur sur la principo de la universaleco kaj de la sukceso en aliaj literaturoj. Sendube influos ankaŭ estetikaj elementoj. LF-koop estas interesata pri la eldono.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.