Deklaro de distanciĝo el la Ruĝa Listo

HeKo 866 7-A, 11 mar 25

Antaŭ nelonge mi denove aŭdis, ke mi estis “iama kandidato de la Ruĝa Listo” [en la elektoj al la Senato de la Esperanta Civito]. Por mi tio estas amuza kuriozaĵo ĉar kiam ĝi okazis, antaŭ ĉirkaŭ 15 jaroj, mi sciiĝis pri tio ankaŭ post la fakto

Mi neniam estis ruĝulo. Mi kredas, ke marksismo estas ateisma religio elpensita de certa grupo de aŝkenaziaj judoj. Mi neniam partoprenis en la agado de tiu ruĝa listo, mi neniam aŭdis pri ĝia agado, mi neniam estis membro de iu ajn komunista organizo. Mi konis nur kelkajn esperantistojn, kiuj estis komunistoj. 

Mi estas antikomunisto ĉar komunismo estas tre damaĝa ideologio kaj komunistoj faris en Pollando multajn krimojn. En Pollando, komunista agado kaj komunistaj simboloj estas malpermesitaj per leĝo. Mi skribas pri tio por finfine ĉion klarigi konforme al la vero.
(Marek Bamberski)

Noto de la redakcio: Pri la aktiveco de la Ruĝa Listo (kaj koncerna senatana grupo) eblis/as informiĝi en la oficiala organo. C-ano Bamberski kandidatis dufoje, en 2006 kaj 2011, laŭ la dokumentoj liveritaj de la Ruĝa KoKuSo. Certe li sciis pri sia kandidateco. La programo de tiu listo referencis al la klasbatalo, sed ne nur komunistoj (leninistoj) aplikas tiun sociologian analizon. 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.