Delikata momento inter EU-Parlamento kaj Komisiono

HeKo 770 5-E, 31 aŭg 21

La natura evoluo de konfederacio al federacio, kiu kondukis al la unua secesia malpaco (kun la eksiĝo de Britio), estas kreanta tre delikatan momenton inter la Parlamento (proporcie elektita de la popoloj) kaj la Komisiono. Paradokse ĉi-lasta instanco, kiu devus defendi la interesojn de la Unio kontraŭ la membroŝtatoj (tial prefere ĝi nomiĝu Komisararo), estas akuzita de la Parlamento pro moleco kontraŭ Hungario kaj Pollando.

La EU-Parlamento preparas sin al konflikto ĉe la justica organo, denuncante la Komisionon. Aliflanke unu el la du krizolandoj estas decidonta per sia plejsupra Kortumo, ĉu Varsovio devas subiĝi al la decidoj de la Unio. La kolizioj, malgraŭ esence politika naturo, okazos do en la justica kadro.

La loto pri kiu oni vetas estas la fortigo de Eŭropa Unio (senteritoria subjekto de internacia juro: eĉ la palacoj en Bruselo ne apartenas al ĝi) vidalvide al la membroŝtatoj: alivorte, ĉu EU estu efektiva federacio aŭ ne estu entute?

La afero enhavas riskojn: la NATO-landoj de la eksa sovetia bloko povus cedi al la tento de strategia proksimiĝo ĝuste al Britio (kaj Usono), kun profundigo de la nun transmara divido eĉ sur la kontinento mem. Tio ne okazos tuj, sed la federemaj (kalumnieblaj kiel centralismaj en la nuna konjunkturo) devas bone kalkuli la gradon de atingebla tensio, antaŭ ol rompo.

En Esperantio oni atentu pri la situacio: ĉu la iniciato de unuj por denunco pro la nelegitima uzo de la angla kiel laborlingvo, ĉu la finvenkisma strebo de aliaj ene de publika debato falas en politike tre delikatan momenton.

(Giorgio Silfer)

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.