Denove Bellefeuille eraras

HeKo 484 6-B, 6 jun 11

Advokato Yves Bellefeuille, kies kompetento pri juro ŝajnas pli kaj pli dubinda, afiŝis en la kutima skandalgazeto falsan informon: “Esperanto-Federacio en Niĝerio trovis trukon por eliri de la Civito sen pagi 500 eŭrojn. Senpaga eliro okazas se “forumanoj nek partoprenas nek senkulpiĝas dum du jaroj”.

La art. 5, par. 1 de la Foruma Reglamento tekstas: “La establo kies forumanoj nek partoprenas nek senkulpiĝas dum du jaroj sinsekve estas konsiderata kiel eksiĝinta el la Pakto. Ĝia eksiĝo estas tuj komunikita de la Konsulo al la Kortumo por la necesa verdikto.”

Unua eraro de Bellefeuille: la eksigo laŭ la supra artikolo ne liberigas de la administraj kostoj, kiujn fakturas la aktisto de la Kortumo al la koncerna establo.

Dua eraro de Bellefeuille: la sumo de li indikita estas tute fantazia. La administraj kostoj de la Kortumo estas indicitaj laŭ la kontingentoj de la Monda Banko. Establo en Niĝerio pagas unu speson, kio egalas al naŭdek svisaj frankoj (nuntempe 75,- eŭroj).

“Ministro” Bellefeuille havas precedentojn de mistifiko kaj de antisemitismo. Li ankaŭ denuncis ŝtelon okaze de Universala Kongreso, probable pli fantazian ol faktan. Ene de UEA li provis grimpi al la estraro, sed lia kandidatiĝo eĉ ne estis konsiderata.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.