Densa kaj plurfaceta Literatura Foiro n-ro 343

HeKo 919 6-B, 15 sep 26

La 343a numero de Literatura Foiro montriĝas aparte enhavoriĉa kaj ampleksa. Ĝi moviĝas inter lirikoj kaj eseoj, rakontoj kaj recenzoj, kulturaj analizoj kaj aktualaj demandoj, sed ĝia vera unueco fontas el komuna atento pri identeco, respondeco, memoro kaj la homa bezono doni sencon al nia ŝanĝiĝanta mondo per lingvo, arto kaj kritika penso.

La poeziaj tekstoj enkondukas etoson de transiro, nuanco kaj interna moviĝemo: en Aŭtuneske, de Mikaelo Bronŝtejn, la mildiĝo de lumo kaj la ĉeesto de pluvo malfermas spacon al verkado, melankolio kaj deziro; en Rigardo, de Minosun, sparkas fulmaj momentoj de beleco – jen la efemero de ĉio vidata de neatendita tute ne efemera viva ĉelo. Novembra etoso de Nicolino Rossi plektas tiun aŭtunan fadenon, sed kun aparta sentoriĉo: nebulo, pluvo, laceco kaj samtempe ia obstina espero kuniĝas en pejzaĝo jen trista, jen transforme promesplena.

La sento pri plureco, nekompleteco kaj identeco forte ĉeestas ankaŭ en la rakontoj. Ĉar unu sola neniam sufiĉas de Giacomo Comincini montras, tra japana pejzaĝo, imagita aŭ supozita nobeleco kaj ĉiutagaj scenoj, kiel ni konstante inventas al ni pliajn rolojn, apartenojn kaj maskojn por vivi pli plene. Tute alie ĉe Massimo Acciai, sed ne malpli profunde, lia La heredaĵo uzas fantazion, prahistorion kaj sciencfikcian imagon por trakti la konstanton de soleco, ekskludo kaj antaŭjuĝo en la homa historio; la ripetiĝanta bluo tie fariĝas samtempe signo de aparteno kaj de izoliteco. Ne malbona tago de Cho Sung Ho defias la socian nevideblon, kiu iom post iom fariĝas eĉ metafizika malapero, per rakonto kies modesta titolo akiras pli kaj pli maltrankviligan kulminon.

Sed la numero ne limiĝas al la interna vivo de individuoj. Pluraj tekstoj rigardas la kolektivan dimension de kulturo. Per Ne nur kato verdis kabarete Giorgio Silfer memorigas ke kabareto, satiro kaj memmokado ne estas flankaj ornamaĵoj de kulturo, sed esencaj signoj de popola matureco. Rememoroj pri Verda Simio, pri la Internacia Arta Teatro kaj pri diversaj formoj de Esperanto-teatro, la eseo defendas la ideon ke popolo, kiu ne kapablas ridi pri si mem, ankoraŭ ne plene formiĝis kulture. Malsaman formon de konscio, direktitan al hodiaŭaj iloj, montras Alessio Giordano en Ĉu elefanto en la sampo?, artikolo kiu ekzamenas la rolon de artefarita intelekto en verkado, redaktado, tradukado kaj faktokontrolado. Legata kune kun Unu tago(n) kun la Alta Inkvizitoro, tiu teksto akiras eĉ pli akran reliefon, ĉar la satira dialogo pri falsa, konvinka sed erariga “sciosistemo” admonas kontraŭ senkritika fido al la aŭtomate produktita scio.

Tre signifa estas ankaŭ la loko, kiun la numero donas al kultura memoro, ne kiel muzeeca konservado sed kiel viva transdono. Ĉaŭ, Bertil Edvard! omaĝas Bertil Nilsson ne sole kiel tradukiston, sed kiel intelektulon multflankan, kies vivo tuŝis teatron, religihistorion, eldonadon, tradukadon. De Stefan Zweig al Lluís Llach, verkita de Giorgio Di Nucci, raportas pri la nuntempaj teatraj padoj de Arno Lagrange.

Alia grava elemento de la numero estas ĝia malfermiteco al aliaj lingvoj, tradicioj kaj historiaj horizontoj. Omaĝe al la chanson de Juan García del Río proponas personan sed kulture fekundan migradon tra la franclingva kanto, kie biografioj, translimoj, tradukoj kaj emocia memoro interplektiĝas en panorama sed intima vojaĝo. La aŭtobuso estis ekveturonta de Leonardo Sciascia, en traduko de Carlo Minnaja, metas en la centron la demandon pri vero, timo kaj civitana silento antaŭ organizita krimo, tiel montrante ke mafio ne estas nur kriminala temo, sed ankaŭ politika kaj morala problemo; kaj per Reŝef, nova etimologio, Fabrizio Pennacchietti, atestas taŭgecon de Literatura Foiro resti ankaŭ loko por intelekta esploro, jen per filologio kaj historia lingvistiko.

Aparte atentinda estas ankaŭ la maniero per kiu la numero elstarigas figurojn aŭ spertojn tro ofte platigitajn de la kutimaj rakontoj. Por nin defendi de troa defendanto de Helmi Martikainen prezentas Mary Elizabeth Brunkow ne kiel abstraktan Nobel-premiiton, sed kiel sciencistinon konkretan, modestan kaj home simpatian, kies laboro pri imunologia toleremo havas samtempe teorian kaj praktikan pezon. Stella Meester recenzas la lastan filmon de Christopher Nolan, “Odissey”, en Io feminisma en masklisma filmo, serĉante eblan feminan vidpunkton, precipe tra la figuro de Kirko, reinterpretata ne kiel simpla sorĉa delogantino, sed kiel virino defendanta sian vivon kaj liberecon. La nenies konata vivo de la amatino de Popeye faras ion similan sur la tereno de popola kulturo, savante Olivon el la redukto “amatino de la heroo” kaj montrante ŝin kiel figuron pli kompleksan, aktivan kaj interprete fecundan.

Fine, pluraj tekstoj de la numero forte memorigas pri la etika tasko de literaturo kaj kritiko. La recenzoj pri Nordo. Amo kaj Rekviemo por hispana kamparano montras, laŭ malsamaj vojoj, kiel literaturo kapablas rakonti homajn vivojn, konservi historian veron kaj inviti al morala atento. Tiel la 343a numero de Literatura Foiro proponas manieron loĝi en kulturo: jes gusto por beleco, sed ankaŭ kritika rigoro, historia memoro kaj sento de socia respondeco.

La revuon posedas, eldonas kaj administras Kooperativo de Literatura Foiro (LF-koop). Abonoj eblas tra literaturafoiro.com

— LF-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.