Densa kunsido de la Kapitulo en aprilo 2021

HeKo 761 4-C, 23 apr 21

La Kapitulo kunsidis hieraŭ telematike sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe. Al la pleno mankis nur la Vickonsulo, sen. Julio Herrero, kies misfarto vekas pli kaj pli da zorgemo.

La Kapitulo difinis la atribuojn por la Afrika Legacio; komisiis la preparon de la parlamenta sesio; estis informita pri la progreso de la misio de sen. Tihomir Lovriĉ en Burundio; transdonis por la Forumo neniun rimarkon pri la direktivopropono rilate la administradon de la regio; apreze informiĝis pri la preparo de la Esplora Instituto de Esperantologio ĉe KCE; same pri la programo de Kultura Esperanto-Festivalo 2022.

Akceptinte la peton de UEA-estrarano pri helpo por Unesko-enketo, la Kapitulo diskutis pri la esenco kaj estonteco de la Civila Esperanta Servo, kies nova komisaro (delegita de la Konsulo) estas la vickonsulo pri socialaj aferoj, nuntempe sen. Manuela Blanco.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.