Dieter Rooke vicredaktoro de "Heroldo"

HeKo 458 7-B, 23 okt 10

La Administra Komitato de LF-koop, kiu posedas, eldonas kaj administras la gazeton, nomumis senatanon Dieter Rooke vicredaktoro de “Heroldo de Esperanto”. La mandato, renovigebla, validas ĝis la venonta ĝenerala Asembleo de LF-koop.

Ĝis nun li estis la kongresa redaktoro, responsa pri du numeroj jare. Ekde nun li anstataŭas c-inon Annette Muhlemann en kazo de bezono por ĉiu numero. Pro la malfruo de la postkongresaj numeroj jam la kazo prezentiĝas.

Interalie sen. Rooke redaktos ankaŭ la afrikan numeron (kiel kutime la 17an en la jaro) okaze de sia restado en Togolando fine de decembro, kune kun lokaj aktivuloj. Al tiu numero kontribuos ankaŭ burundianoj, kunordige de sen. Giorgio Silfer, jarfine de 2010 kaj komence de 2011, dum lia vizito al Burundio.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.