Difinita la teksto de la unua afrika dramo en esperanto

HeKo 698 1-B, 24 dec 18

Li kutimas loki siajn dramojn “en Eŭropo ie, ne tre for de la Danubo ie”, sed ĉi-foje Giorgio Silfer ŝanĝis la kontinenton: “En orienta Afriko ie, ne tre for de granda lago ie”. Tie rolas Mira (juna virgulino agresita de la gardeloj), Jusefo (silenta, mizantropa ĉarpentisto), la gepatroj de Mira, kiuj formas islaman familion, dum la soleca judo estas falaŝo, la sola kiu rifuzis migri al Israelo. Aperas ankaŭ kopta komercisto,en ĉi tiu plurnacia kaj plurkultura teatraĵo.

Kun siaj ĉefaj geaktoroj (Abasi, Aiŝa kaj Hindu) li difinis hodiaŭ en Buĵumburo la tutan enhavon de la verko. “Mi bezonis esti fizike en Afriko por fini la dramon” diras c-ano Silfer. Li enkondukis plurajn novaĵojn, ekzemple la memvolan kaj mempunan mutecon de Jusefo. Sed ankaŭ kelkaj ĥoroj helpas por la tragedia intrigo de la unua teatraĵo originale verkita en esperanto pri afrika temo.

La dramo finiĝas tute alimaniere ol la spektantoj ŝatus. Ne temas pri la savo de vivoj kaj oportuna “Happy End”.

La geaktoroj membras en Islama Esperanta Klubo.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.