Digna memortago pri Szerdahelyi

HeKo 402 8-B, 10 sep 09

Kun kelktaga prokrasto kompare kun la anoncita dato, la 30an de aŭgusto je la deka matene en la Domo de la Nacioj en Budapeŝto okazis la memortago dediĉita al István Szerdahelyi (1924[1949]-1987). La solenaĵon partoprenis kvindeko da personoj, inter kiuj la gefamilianoj de prof. Szerdahelyi.

La inaŭguran parolon faris Stefan McGill, prezidanto de ILEI. Poste Imre Szabó, prezidanto de HEA, enkondukis la ĉeestantajn familianojn, al kiuj Ilona Koutny liveris donace ekzemplerojn de ”Abunda fonto. Memorlibro omaĝe al prof. István Szerdahelyi”, redaktita de lia disĉiplino en Poznano.

Post la kantado de Anjo Amika alparolis la publikon Balázs Szerdahelyi, kiu dankis la organizantojn kaj pro la kortuŝaj rememoroj pri la patro, kaj pro la belaj kantoj de Anjo, kiu ĉi-jare jubileas pro la 25a datreveno de sia esperanto-agado.

Imre Szabó salutis multajn ĉeestantojn, interalie d-ron Endre Dudich kaj d-ron György Nanovfszky, kaj la eksterlandan gaston Zlatko Tiŝljar, el Maribor, kiu filmis parton de la festo.

Pri la laboro de István Szerdahelyi prelegis Ilona Koutny, György Nanovfsky, Blazio Wacha.

(sen. Anna Bartek)


Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.