Dum la 6a Virtuala Kongreso de Esperanto du establoj sinprezentos okaze de la Virtuala Movada Foiro, la 4an de decembro 2025: temas pri Literatura Foiro, reprezentota de c-anoj Alessio Giordano kaj Giacomo Comincini (je 09h30 CET, ĉe la virtuala budo 2), kaj Esperanta Naturamikaro, en ĉeesto de de gec-anoj Carlos Spinola kaj Manuela Blanco (je 21h30 CET, ĉe la virtuala budo 2).
Apartan prezenton pri nia konsorcio proponos sen. Rubèn Fernández, per sia programero pri la Esperanta Civito (je 00:00 CET de la 5a de decembro, ĉe la virtuala budo 1).
La tri programeroj estos elvive spekteblaj de la aliĝintoj dum la Virtuala Kongreso, kaj restos spekteblaj ankaŭ poste en komunikota kanalo.
La organiza teamo atentigas, ke povas ankoraŭ ekesti ŝanĝoj pri la horoj kaj salonoj de programeroj. Tial interesatoj mem kontrolu pri lastminutaj modifoj ĉe la programo.
La 6a VK okazos ĉefe en Discord (kun kelkaj esceptoj en Zoom).
Komentoj
26a Nov 2025 Mer - 04h28
En la programo estas rimarkindaj ankaŭ aliaj prezentoj de homoj kiuj havas la esperantan civitanecon, specife Carlos Spinola pri astronomio, Aimé Patrick Manirakiza pri Burundio, Rubeno Fernández pri la muzeo-arkivo en Subirats.
Aldonu komenton