Du senatanoj eniris Rondon Ferdinand de Saussure

HeKo 919 5-C, 13 sep 26

Du senatanoj de la Esperanta Civito, Alessio Giordano kaj Fernando Pita, fariĝis oficialaj membroj de Rondo Ferdinand de Saussure, scienca asocio kun sidejo en Ĝenevo.

Fondita en la romanda urbo la 9an de februaro 1957, la Cercle estas asocio laŭ la svisa civila juro, kreita por daŭrigi, en nova formo, la heredaĵon de la ĝeneva lingvistika skolo. Ĝia ĉefa celo estas diskonigi la penson de Ferdinand de Saussure en ĉiuj ĝiaj formoj kaj esplori ĝiajn postajn evoluojn.

La membriĝo de la du kleruloj havas apartan signifon ankaŭ por la esperantlingva kulturo. Giordano (preface) kaj Pita (traduke) fakte prilaboris la esperantan eldonon de la fama Kurso pri ĝenerala lingvistiko de Saussure, publikigitan de LF-koop, kio rekte enkondukis unu el la fundamentaj tekstoj de la moderna lingvistiko en nian kulturan medion. 

— HeKo-redakcio
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2026 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.