Dua kunsido de la Verda grupo de la Civita Senato

HeKo 874 7-C, 21 maj 25

La gesenatanoj de la Verda grupo kunsidis hodiaŭ telematike, sub la prezido de sia kolego Giorgio Di Nucci, provizora grupestro dum la unua kunsido en Malago fine de marto 2025 kaj ĵus definitive konfirmita per unuanima voĉdono; demando pri eventuala vicgrupestro (ekzistas dek tri grupanoj de la majoritato) restis ŝvebe, kun la sugesto tamen elekti afrikanon.

La grupestro anoncis la decidon de la Konsulino kunvoki la Parlamentan sesion al Bujumburo fine de decembro 2025. Diversaj proceduraj demandoj, interalie pri la kostoj de la partopreno, ricevis respondojn precipe de sen. Manuela Blanco, vickonsulino pri internaj aferoj. Ne ĉiuj vickonsuloj alestis la kunsidon: c-anoj Comincini kaj Silfer ne estas senatanoj, kvankam sampartianoj.

La grupo aprobis la redesegnitan simbolon de la Verda Listo, kiu daŭre skizas arbon kun branĉoj, sed nun kun minimuma radikaro. La simbolo por la estontaj balotiloj estos daŭre akompanata de iu devizo, tamen ankoraŭ eventuale difinota.

Diskuto pri la prioritatoj en la apliko de la politika programo, surbaze de raporto redaktita de sen. Alessio Giordano, estis prokrastita al la venonta kunsido, post monato.

Partoprenis Bellotti, Blanco, Di Nucci, Fernández, Giordano, Martinelli, Pita. Senkulpiĝis Batuseka kaj Kirova.

(mBN)

 

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.