Dua libro de Giorgio Silfer en la hispana

HeKo 726 5-B, 28 jan 20

C-ano Giorgio Silfer ĵus finis sian novelaron “La casa del enterrador y otros cuentos hisp?nicos”, baldaŭ eldonotan de Praxis en Meksiko. La libro enhavas kvin rakontojn, el kiuj la unuaj du (kiuj okupas duonon de la paĝaro) originale verkitaj en la kastilia.

Kial esperantlingva aŭtoro elektis idiomon kiu estas nek lia gepatra nek lia eduka lingvo? “Ĉar mi estis ankaŭ hispanisto” li respondas, “kaj antaŭ ol kabei kiel hispanisto mi volis lasi beletran spuron pri tiu faceto de mia personeco.”

Kion specife novan povas diri lia verko al hispanoj aŭ meksikanoj? “Eble ĝi povas helpi la unuajn kompreni sin mem, precipe en rilato kun ilia pasinteco kaj la kataluna demando. La duajn eble helpos aliri la eŭropan civilizon tra nova prismo.”

La aŭtoro ofte restadis en Iberio kaj Meksiko dum la lastaj jaroj. Kiel li rilatis al tiuj medioj, kulture kaj sente? “En Katalunio mi estis nur esperantisto, en Andaluzio kaj Meksiko ankaŭ esperantisto, en la cetera Iberio nur hispanisto. Se temas pri la lingvaj areoj, plej hejme mi sentis min en Meksikurbo kiel hispanisto, en la Esperanta Civito kiel esperantisto.”

Legu la tutan intervjuon en “Heroldo de Esperanto”.

Aldonu komenton

Via plena nomo aŭ "Anonima". Fikciaj formoj kaŭzos rifuzon de la komento.
Se vi havas la Esperantan civitanecon, vi rajtas indiki ĝin antaŭ la persona nomo per "c-ano".
Ĉiu komento estos traktata de la redakcio antaŭ la publikigo por garantii aŭtorecon kaj eviti spamaĵojn.
Respondecas pri la komento nur la indikita aŭtoro.
Principe komentoj pli longaj ol la koncerna HeKomuniko estos rifuzitaj.
Afiŝante komenton vi akceptas nian politikon pri privateco.
Dizajno de MTT · Programo de Tramontána · Funkcio de Drupal
Copyright Kopirajto © 2006–2025 Esperanta Civito · Ĉiuj rajtoj rezervitaj.